Antaŭa rakonto
Antaŭa rakonto

Listo de la rakontoj
Listo de la rakontoj

Sekva rakonto
Sekva rakonto



MALFACILA TASKO

Al elefantido Lus oni donacis por naskiĝtago fotilon. Kaj ĝi tuj iĝis ver-vera fotisto. Dum tutaj tagoj ĝi iradis kaj klakadis per la obturilo. Komence Lus fotadis ĉiun ajn, senelekte. Sidiĝis sur branĉon papago. Klak! – kaj en ordo. Rigardas el post angulo antilopo. Klak! – kaj pretas. Poste bestoj mem kutimiĝis venadi al ĝi.

Hipopotamido Bulketo petis foti ĝin por legitimilo, kaj ial nepre profile.

Kobro Okulvitr verkis libron titolitan "Miaj renkontiĝoj" – kaj ĝi tuj bezonis foton por la kovrilpaĝo.

Pantero Katin naskis etulon. Ĉu eblas ĝin ne foti? Kiam ĝi elkreskos – estos memoraĵo.

La onidiro pri la eminenta fotisto baldaŭ disiĝis ĉie. Iam matene oni frapis la pordon de elefantido Lus.

– Kiu estas? Eniru! – elefantido Lus diris.

– Ĉu mi ne malhelpas? – nekonata ĉimpanzo demandis kaj levetis la ĉapelon.

– Dankon. Mi jam preskaŭ ne dormas, – elefantido maltrafe respondis ellitiĝante. – Kiel mi povas servi al vi?

– Vidu, mi vizitis vin pro grava afero. Oni sendis min ĉi tien el la ĵurnalo "Pri multo po iomete". Mi esperas, ke vi legas tiun ĵurnalon, ĉu ne?

– Hm... Mi pli ŝatas librojn pri spionoj. Sed mia paĉjo...

– Tio ne gravas. Al mia ĉefo, temas pri la redaktoro, multaj rekomendis vin kiel grandan majstron pri fotado.

– Nu, tio, verŝajne, estas troigo.

– Ne modestu tro. Do, pri la afero. Ni urĝe bezonas foton de... la suno... dum bona vetero...

– Sed ja dum malbona vetero suno ne estas.

– Estas. Sed malantaŭ nuboj. Tamen nin interesas la suno dum bona vetero. Ĉu komprenite?

– Preskaŭ.

– Do, pri la afero. Ĉu vi konsentas?

– Mi provos.

– Do, ni interkonsentis! Ni manpre... piedpremu unu la alian. Interalie, mia nomo estas Banan.

– Bela nomo.

– Mi ne plendas. Do, pri la afero. Jen al vi nia adreso. Sendu viajn fotojn. Ĝis!

Ĉimpanzo Banan levetis la ĉapon, riverencis kaj foriris.

La tutan tagon elefantido Lus fotadis la sunon. La vetero bonegis: la ronda ora globo de la suno hele brilis sur la blua ekrano de la ĉielo.

Sed eĉ unu foto ne sukcesis. La tuta fotobendo estis malluma. Plena fiasko! Malhonoro!

Elefantido Lus fuŝis dek fotobendojn – tute senutile. Ĝi tre afliktiĝis kaj preskaŭ ekploris pro la ĉagreno. Kion diros nun pri ĝi Banan?

Sed subite la elefantido pensis: "Kial do mi devas foti la sunon nepre en la ĉielo? Mi povas ja foti ĝin... en la rivero! Aŭ en la arbaro, kiam ĝin respegulas rosguto! Aŭ kial malbonas tiaj fotoj: sunaj rondetoj, disŝutitaj en la herbo sub la arboj, aŭ sunaj rebriloj sur la tegmento de la hotelo "Tri porkidoj"?

Evidente, ĝi estis vera fotisto, tiu elefantido Lus, se en ĝian kapon venis tiom brila ideo. Pli ĝuste dirante, ĝi estis duone fotisto kaj duone – poeto.

Elefantido Lus fotis la sunon en diversaj aspektoj kaj sendis la fotojn en la redakcion. Post du tagoj venis letero:

La kvara domo de la angulo, kontraŭ la frizejo "Frazado kaj rizado". Aŭ, ŝajne, "Frizado kaj razado". Al elefantido Lus. Persone.

Kara amiko!

La fotojn ni ricevis. Ĝuste dek sep. Do, pri la afero. Al la ĉefo, temas pri nia redaktoro, la fotoj plaĉis. Oni decidis doni al vi premion pro la inventemo kaj humuro. Kio estas humuro, mi ne scias. Sed pri premio mi scias. Tri kestojn da karotoj vi ricevos antaŭhieraŭ. Tio estas, postmorgaŭ.

Via amiko Banan.

La letero al elefantido Lus plaĉis. Ĝi havis tiom bonan humoron, ke ĝi ne eltenis kaj fotis sin, kaj la foton pendigis en la plej videblan lokon.

Hosted by uCoz