Al hipopotamido Bulketo oni donacis nudpiedŝuojn. Por ĉiu piedo – unu nudpiedŝuon. Novan. Knarantan. Kaj ledan. Elefantido Lus vidis la novaĵon ĉe la hipopotamido kaj petis:
– Permesu al mi porti ilin iomete.
Bulketo forprenis siajn nudpiedŝuojn kaj diras:
– Prenu. Iradu iom, kaj poste redonu al mi.
Kaj tiam ĉiuj bestoj diris:
– Kiom bonkoras la hipopotamido!
Al la hipopotamido venis tigrido Striul, kaj ankaŭ ĝi petis:
– Permesu al mi porti viajn nudpiedŝuojn!
– Mi ne permesos! – la hipopotamido respondas. – Mi mem ilin bezonas.
– Mi iometete portos – kaj redonos, – la tigrido insistis. – Ĉu konsentite?
– Ne! Ne konsentite!
– Sed kial vi donis viajn nudpiedŝuojn al la elefantido?
– Ili ja estis tro malgrandaj por mi. Sed nun ili tute ne premas. La elefantido jam pligrandigis ilin!
– Do, oni malĝuste diris, ke vi bonkoras. Mi estos devigita, Bulketo, nomi vin avarulo... – tigrido Striul triste diris.
– Ne nomu min avarulo! – la hipopotamido ektimis. – Prefere portu iomete miajn nudpiedŝuojn – mi tute ne kontraŭas!