Antaŭa rakonto
Antaŭa rakonto

Listo de la rakontoj
Listo de la rakontoj

Sekva rakonto
Sekva rakonto



FOĈJO


Foĉjo estas foko. Ĝi loĝas en Foklando. Tre malproksime en la nordo, kie en frida oceano flosas bluaj glacimontoj, kie blizardo fajfas sian tirkanton, kie pro neĝo la tuta tero estas blindige blanka.

Foĉjo ne estas malica. Ĝi ne mordas. Neniun ofendas. Ĝi nur tre pigras. Tiom pigras, ke pri tio indas rakonti.

Ĝiaj amikoj mergiĝas en la akvon, kaptas fiŝojn, sed Foĉjo kuŝas sur glacipeco, eĉ ne moviĝas. Ĝi malfermas la buŝon kaj atendas, ke fiŝo mem saltu en ĝin.

– Hej, Foĉjo! – la fokoj krias. – Ĉesu dormi! Tiel vi ĉiujn fiŝojn maltrafos!

– Mi ne maltrafos! – Foĉjo respondas. Ĝi oscedas, turniĝas aliflanken kaj dormetas plu.


Foje al ĝi okazis la jena historio. Oni invitis Foĉjon al naskiĝtago. Ĉiuj gastoj kunvenis. Nur ĝi forestas.

– Denove ĝi trodormis, verŝajne... – la naskiĝintino pensis. Tiam plaŭde venis malgranda fokido kaj pepis:

– La glacipeco estas forportita de la bordo! La glacipeco estas forportita de la bordo!

– Kiu glacipeco? – la fokoj maltrankviliĝis.

– Ĝuste tiu, sur kiu dormas Foĉjo!

La fokoj ekrapidis por helpo. Sed la glacipeco jam senspure malaperis. Nek la glacipecon ili trovis, nek Foĉjon.

– Kompatindulo! – oldega foko diris. – Malgraŭ tio ke ĝi estas granda pigrulo, mi kompatas ĝin!

Sed post duonjaro la glacipeco denove albordiĝis. La fokoj rigardas kaj ne kredas al siaj okuloj: Foĉjo kuŝas surflanke kaj snufetas, kvazaŭ nenio okazus. Tute senzorge.

– Saluton, Foĉjo! Feliĉan revenon! – la fokoj ekkriis tumulte.

Foĉjo nur oscedis unufoje kaj balbutis duondorme:

– Ne mal... hel... pu... dormi...

Jen kia pigrulo estas Foĉjo! Eĉ dum duonjaro ĝi ne satdormis!

Hosted by uCoz