Antaŭa rakonto
Antaŭa rakonto

Listo de la rakontoj
Listo de la rakontoj

Sekva rakonto
Sekva rakonto



FABELO PRI FAMA KROKODILO KAJ NE MALPLI FAMA RANIDO

Krokodilo Dentoz elrampis el la Ŝlima lago sur la bordon kaj komencis laŭte fanfaroni:

– Rigardu min! Mi estas la plej fama krokodilo en la mondo!

Ĝi longe kriis tiel. Kaj eĉ raŭkiĝis. Sed neniu atentis ĝin.

Kaj nur la malgranda scivolema ranido Saltulet venis al Dentoz kaj demandis:

– Interese, kial do vi estas la plej fama?

– Ja pro tio, ke mi matenmanĝis per stulta ranido, kiu mem venis al mi! – la krokodilo diris kaj klakis per la buŝego. Sed ĝi mistrafis. La ranido saltis flanken kaj kriis:

– Vi... vi... vi estas simple trompulo! Sed mi nun estas la plej fama ranido en la mondo, ĉar mi superruzis la plej fanfaroneman kvakodilon!

Kaj ĝi gaje saltis hejmen.

Sed kun nekonataj krokodiloj la malgranda ranido Saltulet ial neniam plu parolas.

Hosted by uCoz