En arbaro, proksime de arbarista domo, kreskis Abieto. Plenkreskaj arboj – pinoj kaj abioj – rigardis ŝin demalproksime kaj ne laciĝis admiri – tiom svelta kaj bela ŝi estis. La malgranda Abieto kreskis, kiel ĉiuj abietoj en ŝia aĝo: somere ŝin superverŝis pluvoj, vintre kovris neĝo. Ŝi varmigis sin sub la printempa suno kaj tremis dum fulmotondro. Ĉirkaŭ ŝi estis kutima arbara vivo: kuradis tien-reen kampaj musetoj, svarmis diversaj skarabetoj kaj formikoj, flugadis birdoj. Dum sia nelonga vivo Abieto konatiĝis kun vera leporo, kiu foje noktumis sub ŝiaj branĉoj. Malgraŭ tio ke Abieto kreskis sola meze de arbarkampeto, ŝi ne sentis sin sola...
Sed foje somere tute subite aperis nekonata Pigo. Li senpripense sidiĝis sur la pinto de la malgranda Abieto kaj komencis balanciĝi sur ŝi.
– Bonvolu ne balanciĝi sur mi! – Abieto ĝentile petis. – Vi rompos la pinton!
– Sed por kio vi bezonas vian pinton? – Pigo krude ĉirpis. в – Tutegale oni forhakos vin antaŭ la Novjara festo!
– Kiu forhakos min? Por kio?! – Abieto flustris.
– Ja kiu bezonas, tiu forhakos! – Pigo respondis. – Ĉu vi ne scias, ke antaŭ la Novjara festo homoj venas en la arbaron por tiaj kiel vi! Kaj vi kreskas videble por ĉiuj!..
– Sed mi estas sur tiu loko jam ne unuan jaron, kaj neniu min tuŝis! – Abieto oponis necerte.
– Do, oni tuŝos! – Pigo diris kaj forflugis en la arbaron...
En timo travivis Abieto la someron kaj aŭtunon, kaj kiam aperis la unua neĝo, ŝi tute perdis la trankvilon: ŝi ja nenien povis forkuri por kaŝiĝi, perdiĝi en la arbaro inter similaj abietoj.
En decembro falis tiel multe da neĝo, ke eĉ la branĉoj de plenkreskaj arboj krake ropmiĝadis pro ĝia pezo. Kaj la malgranda Abieto estis eĉ superŝutita ĝis la pinto.
– Ja tio bonas! – Abieto rezonis. – Nun neniu rimarkos min!
Venis la lasta tago de la foriranta jaro – la tridek unua de decembro. "Mi nur travivu tiun tagon!" – Abieto pensis, kaj ŝi tuj vidis proksimiĝantan homon. Li iris rekte al ŝi. La homo kaptis la pinton kaj forte skuis Abieton. Forfalis la pezaj tavoloj de neĝo, kuŝintaj sur la branĉoj de Abieto, kaj ŝi sendefende etendis antaŭ la homo siajn lanugecajn verdajn branĉojn.
– Mi ĝuste elektis vin! – la homo gaje diris kaj ridetis. Li ne rimarkis, ke ĉe tiuj vortoj Abieto perdis la konscion...
Kiam Abieto rekonsciiĝis, ŝi nenion povis kompreni: ŝi vivis kaj staris samloke, nur sur ŝiaj branĉoj pendis malpezaj, multkoloraj vitraj globoj, tutan ŝin ĉirkaŭvolvis maldikaj arĝentaj fadenoj, kaj la pinton ornamis granda ora stelo..
Kaj matene, la unuan tagon de la Nova jaro, el la domo de la arbaristo eliris liaj gefiloj – frato kaj fratino. Ili stariĝis sur skiojn kaj direktiĝis al Abieto. Kiam ili aliris ŝin, la knabo diris al la knabino:
– Ekde nun ĝi estos nia novjara Abieto! Ni ornamados ĝin tiel ĉiujare!..
Tio okazis antaŭ multaj, multaj jaroj. Jam delonge mortis la maljuna arbaristo. En la urbo loĝas liaj plenkreskaj gefiloj. Ankaŭ ili, siavice, havas gefilojn. Kaj en la arbaro, meze de kampeto, kontraŭ la domo de la nova arbaristo, staras alta, svelta abio, kaj antaŭ la Novjara festo ŝi rememoras sian infanaĝon...
Sergej Miĥalkov
Esperantigis Miĥail Povorin