Pli bonas

Muziko de M.Povorin, vortoj de K.Ilutoviĉ

Pli bonas ekbruligi kandeleton
Ol la mallumon insultadi arde.
Pli bonas ne atenti ies peton
Ol ĝin plenumi suferige tarde.
Pli bonas, certe, nur por unu homo
Ol por neniu  ion save ŝanĝi.
Pli bonas fasti en la propra domo
Ol en la fremda bongustaĵojn manĝi.

Pli bonas dece vivi sen infanoj
Ol la kanajlon en sufer' kreskigi.
Pli bonas teni sin en feraj manoj
Ol vanajn larmojn pri malbon' prodigi.

Amik' pli bona estas ol parenco,
Kaj san' pli bonas ol potenc' kaj mono.
Pli bona estas de labor' komenco
Ol drastaj vortoj pri laborbezono.

Hosted by uCoz