Miss Esperanto

Muziko de M.Povorin, vortoj de Raymond Schwarz

Ni memoru per modesta kanto
Pri la ĉarmoj de Miss Esperanto,
Pri la krurpara harmoni',
Pri la krurpara harmoni'
Kaj aliaj partoj de l' anatomi',
Kaj aliaj partoj de l' anatomi'!

Apud ŝi mi kun fervora viglo
Okupiĝus pri la ... gramatiklo,
Pri la verb-formoj en aktiv',
Pri la verb-formoj en aktiv'
Kaj pri ŝiaj formoj en... superlasciv',
Kaj pri ŝiaj formoj en... superlasciv'!

Mi ekzercus laŭ blindula modo
La legadon per la tuŝmetodo
Kaj provus per eksperiment',
Kaj provus per eksperiment'
La dek... seks-regulojn de la Fundament',
La dek... seks-regulojn de la Fundament'!

Se, cedante al "imperativo",
Ŝi respondos per... akuŝativo,
Ĉiuj konstatos ĉe l' kongres',
Ĉiuj konstatos ĉe l' kongres',
Ke ĉi tio estas vera Miss-sukces',
Ke ĉi tio estas vera Miss-sukces'!

Hosted by uCoz