Tiu ludo estas tre konata kaj ĝuste pro tio nomiĝas simple "La sama ludo". Kiam oni movas la kursoron al grupo de samkoloraj globetoj, dekstre oni vidas, kiom da poentoj oni havos, se klakos ilin. Kiam oni klakas, tiuj poentoj sumiĝas maldekstre. La celo estas forigi ĉiujn globetojn (aŭ simple akiri maksimumon da poentoj).

Atentu, ke la kvanto de la poentoj tute ne estas proporcia al la kvanto de la klakataj globetoj:

2 globetoj – 0 poentoj;

4 globetoj – 4 poentoj;

10 globetoj – 64 poentoj;

24 globetoj – 484 poentoj;

48 globetoj – 2116 poentoj;

150 globetoj – 21904 poentoj.

Strebu klaki grandajn grupojn da samkoloraj globetoj. Vi povas ŝangxi la kvanton de la koloroj: ju pli da koloroj, des pli malfacilas la ludo.

Komencu la ludon
Hosted by uCoz