Linioj

  1. La celo de la ludo estas akiri laŭeble plej multe da poentoj, kompilante liniojn el kvin kaj pli da samkoloraj globetoj vertikale, horizontale aŭ diagonale. Kiam formiĝas tia linio, ĉiuj globetoj el ĝi malaperas. (Tamen, se tiu linio formiĝas ne post movo de la ludanto, sed hazarde, la globetoj ne malaperas.)
  2. La globetoj estas movataj sur la ludtabulo per la muso: komence oni klakas globeton, kiun oni volas movi, poste malplenan pozicion, kien oni volas movi ĝin. Se anstataŭ malplena pozicio oni klakas okupitan, tiam la globeto, troviĝanta en tiu okupita pozicio, iĝas elektita.
  3. Ne ĉiun globeton oni povas movi al ajna malplena pozicio. Por esti movata, globeto devas havi liberan traireblan vojon, ne blokitan de aliaj globetoj. Se oni provas ne obei tiun regulon, aperas fenestro kun koncerna mesaĝo.
  4. Ju pli da globetoj estas en la kompilita samkolora linio, des pli da poentoj oni ricevas: Tamen post ĉiu movo, kiu ne rezultigas linion el kvin kaj pli da globetoj, en hazardaj pozicioj aperas tri novaj globetoj. Do, ludi, strebante kompili longajn samkolorajn liniojn, estas pli malfacile.
  5. La ludo finiĝas, kiam ne restas malplenaj ĉeloj sur la tabulo.
Sukcesojn al vi!
Hosted by uCoz