Historio

Estas komenco de la 1900-aj jaroj, kaj la Kongreso ĵus akceptis la 18-an amendon, kiu malpermesas vendi alkoholaĵojn. Homoj komencas aĉeti alkoholaĵojn en la nigra merkato kaj en malleĝaj drinkejoj konataj kiel "Speakeasies". Vi vidas, ke la homoj pretas pagi multe da mono por tio. Do, vi decidas komerci pri alkoholaĵoj. Vi prunteprenas iom da mono ĉe uzuristo kaj komencas vian aferon.


Ĝeneralaĵoj

Via laboro estas aĉeti alkoholaĵojn en diversaj urboj kaj vendi ilin aliloke por profito. Memoru la regulon: aĉetu malmultekoste, vendu multekoste. Vi startas kun mono prunteprenita ĉe la uzuristo je 20% potage. Memoru repagi al li, aŭ li ĉasos vin!


Vojaĝado


Vi vojaĝos al diversaj urboj tra tuta Usono. La prezo de alkoholaĵoj varias de urbo al urbo. Memoru, ke vi ne estas la savarmeo: via celo estas profito! Vi ĉiam devas vendi la alkoholaĵojn pli koste ol vi aĉetis. Por tio necesas viziti aliajn urbojn. Klaku la urbonomojn : Bostono, Seatlo, Atlanto, Detrojto, Ĉikago kaj Denvero. La bildo montras, en kiu urbo vi nun estas. Se la prezo por alkoholaĵoj estas malalta, ne vendu ilin en tiu urbo. Vojaĝu ankoraŭ ien kaj vendu kontraŭ pli alta prezo. Tamen konsideru, ke via ŝuldo ĉiutage kreskas.


Aĉetado kaj vendado de alkoholaĵoj


Tiu parto de la ekrano ebligas al vi aĉeti kaj vendi alkoholaĵojn. La tabelo montras haveblajn alkoholspecojn, la merkatan prezon en la urbo, la aĉeteblan kvanton kaj la kvanton, kiun vi havas. Por aĉeti, elektu la alkoholspecon, kiun vi volas aĉeti. Poste tajpu la kvanton, kiun vi volas aĉeti. Fine premu la butonon "aĉetu". Memoru, ke estas limo pri la kvanto da boteloj, kiujn vi povas porti.

Vendi alkoholaĵojn eblas preskaŭ same. Komence elektu la alkoholspecon. Poste tajpu la kvanton. Fine premu la butonon "vendu".


Statistiko


Tiu sekcio montras vian statistikon en la ludo. Ĉi tie estas ankaŭ demonstrataj mesaĝoj dum la ludo. Klarigoj:

Mono: Kiom vi havas.

Ŝuldo: Kiom vi ŝuldas al la uzuristo. Vi povas pruntepreni kaj repagi monon. Tajpu la kvanton, kiun vi volas pruntepreni aŭ repagi kaj klaku la koncernan butonon.

Transportado: La unua nombro estas kiom vi portas, kaj la dua estas kiom vi povas porti.

Tago: Kiom da tagoj vi komercas.
Armilo: Se vi havas armilon, vi povas prirabi malleĝan drinkejon ("speakeasy"). Estas riske, sed vi povas tiel akiri alkoholaĵojn.


Ĵurnalo

Ne forgesu legi la ĵurnalon. Ĝi informas, kio okazas nun en la urbo. Bedaŭrinde, "The New York Times" tiam ankoraŭ ne estis esperantigita (kaj ĝis nun ne estas...) Sed sube aperas tradukoj de mesaĝoj el la ĵurnalo.


Specifaj eventoj

Kiam vi venas al urbo, vi foje renkontas homojn. Kelkaj el ili estas helpemaj, aliaj ne. Atentu ilin. Aĉetu laŭeble plej multe da tekoj kaj aŭtoj, se vi havas monon. Renkontante policistojn, koruptu ilin. Ne ŝparu monon por tio, ĉar aliokaze ili forprenas la tutan monon kaj la tutan stokon da viaj varoj.




ɠ2002. Pok-Ching Lee. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.

Hosted by uCoz