Helpo pri "Dudek unu"



Strebu akiri pli da poentoj ol la kazino, sed ne pli ol 21.
Viaj poentoj estas la sumo de la poentoj de ĉiuj viaj kartoj. La nombraj kartoj donas tiom da poentoj, kiom estas indkite sur ili. Fantoj, damoj kaj reĝoj egalas 10 poentojn. Asoj povas egali 1 aŭ 11 poentojn depende de via cirkonstancoj. Se vi havas pli ol 21 poentojn, vi malgajnas aŭtomate.
Vi povas ricevi ne pli ol 5 kartojn. Por ricevi plian karton, klaku "Donu pli". Se vi ricevis 5 kartojn kaj ne superis 21 poentojn, vi gajnas aŭtomate kaj ricevas duoblan gajnon.
Se vi ricevas ason kun deko, fanto, damo aŭ reĝo, vi havas dudekunuon kaj ricevas duoblan gajnon.
Se vi kaj la kazino havas la saman kvanton da poentoj, tio estas "puŝo". Se tio okazas, vi ricevas vian veton reen.
Kiam vi kontentas pri viaj kartoj, vi povas "stari". Tiam la kazino havas la ŝancon preni pliajn kartojn. La kazino prenos ilin ĝis kiam ĝi ricevos 17 poentojn aŭ pli. Poste estas anoncata la gajninto.

Pliaj reguloj

Kiam vi havas nur 2 kartojn, vi rajtas duobligi. Tiam vi ricevas ankoraŭ unu karton, kaj poste vi devas "stari". Se vi gajnas, vi ricevas duoblan gajnon. Kutime estas bona ideo duobligi, se vi havas 10 aŭ 11 poentojn.
Kiam la unuaj kartoj estas disdonitaj, vi rajtas ĉesigi. Tiuokaze la ludo finiĝas, kaj vi ricevas 75% de via veto reen. Kutime estas bona ideo ĉesigi, se la kazino havas ason, ĉar tiam estas probable, ke ĝi havos dekunuon.
Hosted by uCoz