Lipoj

Muziko kaj vortoj de A.Pletnjov, tradukis el la rusa M.Povorin

Prokrastitas necesaj aferoj.
Mi veturas denove al vi per metro',
Ĉar dum vintraj tristvesperoj
Mi sen vi frostas tro.

R e f r e n o:

Lipoj, lipoj, viaj lipoj,
Kiel freŝaj ruĝaj riboj,
Ili petas-elokventas
Pri kares' kaj flam'.
Mi pri tio rememoras,
Kaj la koro ekmaĵoras,
Ĉar denove min atendas
Viaj lipoj jam.

Tuta urbo sub ĉapo neĝera.
Ni duopas enĉambre malantaŭ kurten'
Por senvorta kaj tenera
Lipparol' sen miskompren'.

R e f r e n o.

El la strat' frosto ĉiujn forpelas.
Ĝi koleras, kaj botoj respondas per knar'.
Sed glacio tuj degelas
Pro la vid' de nia par'.

R e f r e n o.

Hosted by uCoz