La printempa matenoVelkas ĉiam pliMuziko de M.Povorin, vortoj de K.Ilutoviĉ
la malfrua stel'
en altego de l' firmament'.
Venas nova tag',
venas nova bel'
en tenere paca silent'.
Vigle ŝvebas jam
spiro de l' printemp'
en aŭrora blu' super ter'.
Venas nova tag',
venas nova temp'
en bonguste frida aer'.
Kuŝas en kviet'
la fidela plum'.
Hele sonas vok' de labor'.
Venas nova tag',
venas nova lum'.
Ĝin salutas danke la kor'.