La homo sur strato

Muziko de M.Povorin, vortoj de K.Ilutoviĉ

La homo sur strato
Serenas pro ĉarma ridet',
Sed lia vivstato
Por mi restas lia sekret'.
Ĉu vere feliĉas
Li ene de l' timoinvad'?
Ĉu mono sufiĉas
Al li por normala vivad'?

R e f r e n o:
La viv' malkvietas,
Kaj trompas de ĝojo arom'.
La homo ridetas,
Sed kion suferas la hom'? (2-foje)

Ĉu liaj infanoj
Memoras pri li kun dankem'?
Ĉu gravas malsanoj
De lia parenc' aŭ li mem?
Ĉu plaĉan aferon
Li faras en sombra Babel'?
Ĉu konas esperon
Li nun en tutmonda pelmel'?

R e f r e n o

Hosted by uCoz