Kien foriris la verkokapablo?"Kien foriris la verkokapablo?"
"Mi perdis kapablon verki,
Jen kuŝas blanka folio."Ĵomart Amzejev
Plu ne verkiĝas poemo, nek fablo.
Sidas mi jen kun skribil' sen util'
Sola en mia azil'.Jam finverkitas la plej bonaj kantoj,
Kvazaŭ forvelkis ĝardenaj lekantoj.
Kio atendas min plu en la viv'?
Ĉiutagec' kaj pasiv'.Ĉio finiĝas, nenio eternas,
Kaj tiu fakto neniun konsternas:
Multajn jam kaptis simila destin'.
Ĉio, forgesu nun min!Kial bedaŭri? Ja venos aliaj,
Junaj, talentaj, memfidaj, pasiaj,
Ĉar ĉiun vintron postsekvas somer',
Post ĉiu flor' venas ber'.Polva tavol' kovras mian gitaron.
Ĉu ĝi eltenos la nenionfaron?
Havas animon, laŭ ies konjekt',
Ĉiu aparta objekt'.Nun adiaŭi jam tempas, verŝajne.
Ĉu porjarcente aŭ nur porsemajne?
Diru, amiko, al mi kun sincer':
Ĉu vin forlasis esper'?