Kantanta kalendaro

Muziko kaj vortoj de M.Povorin,
vortoj de Brian Price Heywood

Januaro, februaro,
Grizaŭroro de la jaro;
Tranĉas frosto, gluglas mosto,
Tremas fag' sen foliaro.

Mart', april', aprilo, majo;
Ŝaŭmas arboj laŭ la kajo;
Sango saltas, nuboj altas;
Kantas koko pro l' korgajo.

Jen junio kaj julio,
Pompas rozo kaj lilio;
Brulas suno; eĉ la luno
Trempas sin en ampasio.

Dum aŭgusto kaj septembro
Dankripozas ĉiu membro;
Pomoj ruĝas, tondroj muĝas;
Tristas najtingala tembro.

Venas riĉa temp' oktobro;
Brunas kverko, flavas poplo;
Bonodora spir' vaporas;
Regas trankviliga sobro.

Hej, novembro kaj jarfino!
Fuĝas ni al hejma sino;
Pluvnebulas; ŝtipoj brulas;
En pokal' trembrilas vino.

(La trian kaj kvaran versojn de ĉiu strofo ripetu 2-foje.)

Hosted by uCoz