Jam tempas

Muziko kaj vortoj de M.Povorin

Jam tempas, jam tempas, jam estas kvaron' post junio,
La noktoj forrabas de l' tagoj minutojn sen ĝen'.
Sed via rigardo preteras. Pro kio, pro kio?
Kaj plenas la kor' ne de amo, sed de griza splen'.

Jam tempas, jam tempas, jam la lignofajr' estingiĝas,
L' animon kaj korpon jam baldaŭ ekregos dormem'.
Sed mano en mano senmovas, je varmo ne riĉas.
Mi timas, ke varmo anima forlasas min mem.

Jam tempas, jam tempas, tuj birdoj ekkantos serene,
Kaj, nin salutante, la suno leviĝos kun pret'.
Sed kor' apud koro ne trovis konsolon komprene.
Do, kial gojigu min tiu aŭrora ridet'?

Hosted by uCoz