IntimeHo, bela rozo, ĉarma floro,Muziko de M.Povorin, vortoj de I.Beljakovskij
Disigas nin terura foro,
Sed mia kor' pri vera am' sopiras,
Animo kun anim' kuniĝi ja deziras.Ho, bela rozo, ĉarma floro,
Vekiĝos mi dum la aŭroro,
Belegajn versojn mi por vi tradukos,
En vivfabelon ĝoje vin kondukos.Ho, bela rozo, ĉarma floro,
Malhelpas nin la homa moro,
Sed nian vivon ni memstare kreas,
Mispaŝas, amas, revas.