Inter herbojInter herboj, inter florojMuziko de M.Povorin, vortoj de V.Samodaj
Belaj ordinare
Kreskis flor fabele ĉarma,
Rava senkompare.Ĝin ne tuŝis por ne rompi
Petolulo-vento,
Suno fajra ne bruligis
Pro l' admira sento.Papilioj kaj abeloj
Kisis ĝin subtile,
Birdoj kantis serenadojn,
Konkurante trile.Ĉio viva ĝin adoris,
Amis tuta mondo,
Ĉar la flor' por ĉiuj estis
De la ĝojo fonto.Foje homo ĝin ekvidis,
Pri la floro miris,
Por persona ĝu' avida
Senhezite ŝiris.Kaj pereis belo rava,
Spuro eĉ ne restis.
Ne plu vivas nun la floro,
Ĉar tro bela estis.