Insektoj

Muziko de A.Pletnjov, vortoj de M.Povorin
(laŭ la melodio de la kanto "Lipoj")

Mi tendaren finfine alvenis.
Kia ĝojo! Saluton, ho, verda popol'!
Tamen ĉiujn tre ĉagrenis
Insektaro sen konsol'.

R e f r e n o 1:

Muŝoj, muŝoj, nigraj muŝoj
Kun avidaj fiaj buŝoj,
Flugas vi al mia manĝo
El la necesej'.
Mi pri tio rememoras,
Kaj la koro malmaĵoras,
Ĉar dum ĉiu tagaranĝo
Muŝoj tedas plej.

Sed la tago tre baldaŭ finiĝas,
Kaj vespero jam falas al nia tendar'.
Sed ni tute ne feliĉas,
Plenas ĉiuj de amar'.

R e f r e n o 2:

Kuloj, kuloj, zumaj kuloj,
Kiaj estas vi aĉuloj!
Mian haŭton sangavide
Vundas vi kun juk'.
Sur la korp' makuloj ruĝas,
Kaj mi tute vane fuĝas,
Ĉar denove vi perfide
Celas al la nuk'.

Jen finfine la kvara matene,
Rajtas dormi nun ĉiuj ni laŭ la tagord'.
Sed eĉ lite mi ĉargene
Estas pred' de nova mord'.

R e f r e n o 3:

Cimoj, cimoj, brunaj cimoj,
Ĉiuj estas ni viktimoj
De la senkompataj pikoj
Kaj konjakodor'.
Mi forfalas en teruron.
Donu sapon tuj kaj ŝnuron!
"Do, adiaŭ, geamikoj!" –
Krias mi kun plor'.

La destino, feliĉe, min savis.
Mi nun hejmas, ĉar mankis kaj sapo, kaj ŝnur'.
Sed jen kion mi ne havis,
Tio mankis al mi nur!

R e f r e n o 4:

Blatoj, blatoj, rufaj blatoj,
Ĉiekuraj malamatoj
Min aroge nun ĉirkaŭas
Ĉiuflanke, fi!
Mi racion adiaŭas,
Henas, bojas kaj miaŭas.
Do, ne lernu, homaj fratoj,
Esperanton vi!

Hosted by uCoz