Эта страница на международном языке Эсперанто.
Здесь Вы можете узнать больше: http://www.esperanto.net/,
http://esperantio.narod.ru
ПРЕДУПРЕЖДЕНИЕ: это очень заразная штука!
This page is in the international language Esperanto.
You can learn more here: http://www.esperanto.net/
and here: http://donh.best.vwh.net/Esperanto/brozovsky.html
WARNING: this is a very infectious thing!

Hejma paĝaro de Miĥail Povorin

Klaku sur la foto por pligrandigi gxin!

Mia nomo estas Miĥail Povorin. Mi naskiĝis en Moskvo la 18-an de marto 1962. Esperantiĝis en 1982 dank' al mia profesio: mi estas kemiisto, kaj mi trovis en revuo "Kemio kaj vivo" kurson de Esperanto por sciencistoj. Fremdaj lingvoj ĉiam interesis min, la angla estis mia ŝatata lernobjekto en la lernejo. Do, mi tuj ekokupiĝis pri tiu nekutima lingvo.

Kiam poste mi iĝis membro de esperanta klubo, mi preskaŭ tuj eklernis popularajn kantojn, kaj iom poste komencis verki proprajn. Ili estas mia ĉefa maniero de esperanta aktivado. Mi ne imagas mian vivon sen Esperanto, kaj mian vivon en Esperanto sen kantoj. Interalie, ne miskomprenu la emblemon, kiun vi vidas supre. La gitaron kaj skribilon mi prenas sufiĉe ofte, kaj la araneaĵo simbolas la "tutteran teksaĵon" ("www").

Okazas tamen, ke versaĵo restas nur versaĵo, sen muziko. Se iu trovos ĉi tie kanteblan poemon, bonege. En ajna okazo, mi esperas, ke vin interesos tio, kion mi proponas al via atento.

Krome, mi havas grandan rubrikon kun esperantigitaj ludoj. Mi opinias, ke en Esperanto devas ne manki ĉio, ankaŭ amuzaĵoj.



  Vizitu mian gastlibron

  Klaku por aldoni tiun ĉi paĝon al viaj ŝatatoj

Hosted by uCoz