Impreso

Muziko kaj vortoj de M.Povorin

Mi ĉi-vespere je io plenas,
Dolora ĝoj' sufokas min.
Mi mem persone ne tre komprenas,
Pro kio, pro kio venis la inklin'
Subite novajn liniojn rimi.
Ekfloris kvazaŭ primaver'.
Nenion timi, nenion timi
Kaj sin esprimi, kaj sin esprimi
Kun plenkonfido kaj sincer'.

Ekmuĝu vento, birdet' ektrilu,
Min plenigante per nova fort'.
Okazu io, ke ne trankvilu
Animo, animo mia ĝis la mort'.
Kaj mi la polmojn jam ne kompatas,
Admire tondru la aplaŭd'.
La kor' je sentoj, la kor' je sentoj
Plenplene satas, plenplene satas.
Do, sonu kant' je l' tuta laŭt'!

Hosted by uCoz