Florvendistino

Muziko kaj vortoj de M.Povorin

Ĉu suno jubilas aŭ pluv' maltrankvilas,
Ŝi gastame malfermas ĉiutage la pordon de l' vendej'.
Jen rozoj aromaj, florpotoj pordomaj,
Sufiĉas oro en ĉi trezorej'.

R e f r e n o:

Vendistino-ĉarmulin',
Kontraŭ teda vivrutin',
Al ni donacu azilon sen lac'.
Ĉu en tiu krudreal'
Ni anstataŭ arma ŝtal'
Prefere uzas bukedojn de l' pac'?

En tago solena kun vazo florplena
Resalutos ŝi min kaj afable ridetos kun favor'.
Al vi dum festene donacos kun beno
Mi kvin diantojn por bona memor'.

R e f r e n o.

La viv' ne eternas: nin ĉiujn ekstermas
Nia vanta kurado kaj amaraj ofendoj sen forges'.
"Bonvenon, sinjoroj! Po kiom da floroj?"
Verdikte sonos respondo: "Po ses"...

R e f r e n o.

Hosted by uCoz