Fiŝkaptisto

Ideo kaj muziko de A.Pletnjov,
E-teksto de M.Povorin kaj V.Melnikov

Sidas hom' ĉe blua lago
Kun kaptil' kaj mezuril'.
Ĝis vesper', kiel papago,
Ripetadas li kun stabil':

R e f r e n o - 1:

"Tiu fiŝ' estas du decimetrojn longa.
Mi prenu ĝin, ĉar ĝi taŭgas por sup'."
Tre zorgas li pri bongusta manĝaĵ' estonta.
Do, mezurad' estas grava okup', ege grava okup'.

Nova fiŝ' la hokon tiras.
Certe estos tuj rekord'.
Sed la hom' obstine diras,
Mezurante laŭ sama ord':

R e f r e n o - 2:

"Tiu fiŝ' estas tri decimetrojn longa.
Mi lasu ĝin, ĝi tro grandas por manĝ'."
Tre zorgas li pri bongusta manĝaĵ' estonta.
Do, mezurad' estas grava aranĝ', ege grava aranĝ'.

Kiu estas tiu ulo?
Tiel strangas lia ag'!
Rigardante al spegulo,
Vi lin vidas en ĉiu tag'.

R e f r e n o - 3:

Tiu fiŝ' estas kvar decimetrojn longa.
Vi lasu ĝin, ĝi tro grandas por frit'.
Tre zorgas vi pri bongusta manĝaĵ' estonta.
Do, mezurad' daŭros ĝis infinit', ĉiam, ĝis infinit'!

Hosted by uCoz