Du kolorojMuziko de M.Povorin, vortoj D.Pavliĉko,
tradukis el la ukraina V.MelnikovMi estis forironta dum junaĝ'
El patra dom' printempe en mateno.
Ĉemizon panjo brodis por vojaĝ'
Per ruĝa kaj per nigra silkfadeno.
R e f r e n o:
Koloroj miaj du, koloroj du,
Kaj ambaŭ sur la tol', kaj ambaŭ en la kor'.
Koloroj miaj du, koloroj du:
La ruĝa estas am', kaj nigra - la angor'.
Tra l' vivo krude pelis min destin',
Sed revenadis mi al hejma vojo.
Plektiĝis, kvazaŭ brode de l' patrin',
Lini' de mia ĝojo kaj malĝojo.
Tempiojn miajn tuŝis jam grizec',
Sed riĉon mi ne strebas kaj evitas.
Jen la havaĵ' - malnova tolopec',
Kaj tuta mia viv' sur ĝi broditas.