Desperanto

Muziko de M.Povorin, vortoj de G.Arosev

Denove ami - estus nur ofend',
Ĉar trankvilegas mia kor' granita,
Ĉar mia amo estus "second hand", (2-foje)
La milan fojon io ripetita.

Eĉ amkonfes' - ĝi estus intervju'
De l' kor' senkora kun la menso frida.
Ĉar mia amo estus "déjà vu", (2-foje)
Nekapteblaĵo el pasint' acida.

Kaj amsopiro estus nur delir',
Ĉar amo trompis min, kaj sentoj strasis,
Ĉar mia amo estus nur martir'. (2-foje)
"Ja vas ljubil... ljubil..." Jes, ĉio pasis.
Hosted by uCoz