Ĉu esti aŭ ne esti?

Ĉu esti aŭ ne esti? Jen problem',
Kiu turmentas ĉiun homon veran.
Respondon ĉiu devas trovi mem
Kaj malgraŭ mokoj, aliula prem',
Trairi digne sian vojon teran.

Kion preferi: fridon de l' raci',
Kiu kondukas nin al kormalpleno,
Al opini' orgojla pri l' soci',
Vivanta en obskuro de l' nesci',
Kaj al eterna kritikad' sentima?

Sed homa sent' ne estas komputer',
Matematike ĝi ne eksplikeblas.
Por mi pli gravas la eterna ver',
Kiu por ĉiam restas en mister',
Ĉar ĝin kompreni homaj cerboj feblas.

Por puraj koroj sur la terglobus'
Ĝi estas en la viv' kompas' fidinda.
Kun ĝi videblas ĉiu vivpolus',
Malbon' kaj bono, pluso kaj minus'.
Malfermu la okulojn, homo blinda!

…Sed vanas tiu vok' en la dezerto:
La homojn regas spito kaj obstin'.
Multfoje montris jam la viva sperto,
Ke oni senatentas pri l' averto:
¢Ne juĝu, kaj ne juĝos oni vin.¢

Ĉu esti aŭ ne esti? Ne problem',
Se oni pensi povas kaj deziras.
Ja esti, sed kun kiu? Tiu tem'
Ĝis nun ne klaras. Do, pro la serĉem'
Ni en la viv' diversajn vojojn iras.

Ni iru ilin pace, sen kverel',
Kaj venu iam al komuna cel'!

Hosted by uCoz