Alvenu

Vortoj de A.Aroloviĉ, tradukis el la rusa M.Povorin, muziko de M.Povorin

Alvenu en aŭtunauroro,
Dum vipas la fenestron pluv',
Dum la anima amlangvoro.
Nu, kial vi hezitas plu?

Alvenu, kiam vintro fridas
Kaj ĉion kovras neĝa mol'.
Mi tage-nokte hejme sidas,
Atendas, atendas vin en trista sol'.

Alvenu, kiam primavero
Torente rojas en la strat'.
En la memor' sen efemero
Min gardu, kara atendat'.

Alvenu vi somerkulmine
En florabundo kaj arom'.
Pripensu: tempas jam finfine,
Ke homon, ke homon ie trovu hom'.

Alvenu en lontana sonĝo,
Flugvenu per leĝera glis'.
Min savu de la mava sorĉo
Per via dolĉa arda kis'.

Alvenu tute ajnan horon
Kaj falu al la flama sin'.
Alvenu, ŝiru mian koron
Kaj ne forlasu, tutvive ne forlasu min!
 

Hosted by uCoz