Al stelo

Muziko de M.Povorin, vortoj de M.Eminescu, tradukis el la rumana K.Dominte

Al stel', ekleviĝanta nun,
Longega vojo kuŝas.
Nur post jarmiloj ĝia lum'
Rigardon teran tuŝas.

Delonge, eble, tra la blu',
Ĝi mortis en lontano,
Kaj nun radi' apenaŭ plu
Sin montras al terano.

La bild' de l' eksa stelo tra
Ĉielo glite palas.
Ĝi nevidite estis ja,
Kaj nun vidate malas.

Samtiel nia amsopir',
En nokton pereinte,
Radio de la eksdezir'
La koron sekvas pinte.

Hosted by uCoz