Al la Zamenhofa tago

Muziko de M.Povorin, vortoj de K.Ilutoviĉ

Malbon' la mondon obsedas,
Tretante vivojn senbride.
Tempestas homaj eraroj
En freneziga alflu',
Sed esperantistoj kredas,
Naive aŭ antaŭvide,
En vortoj kaj ankaŭ faroj,
Ke l' vivo mirindas plu.

Kaj esperantistoj vidas
tra flam' de la lingvobolo
Belegon de homkonkordo
Kaj ordinara vivul'.
Esperantistoj rapidas
Kun esperiga bonvolo
Al homa koro kaj pordo
En ajna strat' kaj angul'.

Kun varma kor' kaj insisto
Flegante bonan esperon,
Nek plendas ni, nek edifas
En infaneca vivam'.
La vera esperantisto
Senlace serĉas la veron.
Ĉu tio do ne signifas,
Ke l' veron ni trovis jam?

(La 5-an ÷ 8-an versojn de ĉiu strofo ripetu 2-foje.)

Hosted by uCoz