Adiaŭa kanto

Muziko kaj vortoj de M.Povorin

La tempo estas sen kompat', vi scias bone:
Jen saga flug', jen rampo de helik'.
Disigas ĝi, sed ni rigardu ĝin pardone,
Ja same ĝi kunigas nin, amik'.

R e f r e n o:

Ne ploru, kara,
Foriru la angor'
En tiu lasta hor'.
Laŭ son' gitara
Kunkantu nun en ĥor'
Soprano kaj tenor'
Pri am' senŝpara.

La ŝminko sur knabinaj lipoj dolĉe gustas,
Kaj sale gustas varma larm' sur vang'.
"Memoru tiujn lastajn kisojn", koro flustras,
Kaj pulsas ĝi je adiaŭa tang'.

R e f r e n o

Jen tempas jam, do, ĝis revid', mi devas iri,
Ĉar finon havas ĉiu bela kant'.
Nur simplajn vortojn por konsol' mi volas diri,
Komprenos kaj spertul', kaj komencant':

R e f r e n o

Hosted by uCoz